Taglibreroj en Esperanto. Sekvu la suprajn ligilojn por aliaj lingvoj.

Vi povas ankaŭ rigardi la komunan liston de taglibreroj en ĉiuj lingvoj.

Mi komencis scivoli, kial restas tiel multe da monato je la fino de la mono.

Mi ja havas la konteltirojn de la banko, do mi povus rigardi ilin kaj mem sumigi kion mi pagis al kiu, sed tiun laboron la komputilo devus fari por mi, ĉu ne? Pasintjare mi komencis por tio uzi hledger. Tio kio plej logis min al ĝi estis ke ĝi konservas transakciojn en teksta dosiero. Tia dosiero estas facile redaktebla per ajna tekstoredaktilo, kaj se pro iu kialo mi ne plu povus uzi tiun programon, mi ĉiukaze povus legi miajn datumojn.

Iel mi devas enmeti la datumojn en la programon. Mia banko permesas elŝuti konteltirojn en "CSV-formato" (datumeroj disigitaj per komoj). hledger havas funkcion por legi transakciojn el CSV-dosiero, dividi la transakciojn en kategoriojn (ekz. manĝo, lupago, transporto ktp) surbaze de la priskriba teksto kaj dosiero kun reguloj, kaj krei tekstan dosieron laŭ la formato de hledger. La procedo estis la jena:

  1. Elŝuti dosierojn de la banka retejo. Estas po unu dosiero por ĉiu konto (kuranta konto, ŝparkonto, kreditkarto). Por la kuranta konto kaj la ŝparkonto mi povas elekti ajnan periodon ene de la lastaj tri monatoj, sed por la kreditkarto mi povas elekti nur laŭ pagperiodo (t.e. ekde la mezo de unu monato ĝis la mezo de la sekva).
  2. Alinomi la dosierojn. La nomoj de la elŝutitaj dosieroj konsistas el la elŝutodato (ne la dato(j) de la elektita periodo) kaj la kontonumero, sed tiutempe hledger postulis ke la CSV-dosieroj havu nomon kun sama komenco kiel la dosiero kun kategorireguloj, do mi devis permane ŝanĝi la nomon de la dosieroj.
  3. Transformi la dosierojn al hledger-formato.
  4. Enmeti la transformitajn transakciojn en la ĝeneralajn dosierojn, kiuj enhavas transakciojn el pasintaj periodoj. Necesas atenti ke neniu transakcio aperu dufoje en la ĝenerala dosiero. Tio povus okazi se mi malprecize elektis la elŝutperiodojn.

Tiu procedo ja estas komplika, kaj enhavas permanajn paŝojn kiuj estas tedaj kaj erariĝemaj, do mi ekserĉis alian programon por spuri spezojn.

(Se vi ne deziras legi pri la diversaj programoj kiujn mi provis, tuj saltu al la konkludo.)

Gnucash

En pli frua epoko mi uzis Gnucash. Tiam mi konservis paperajn kvitancojn, permane entajpis ilin en Gnucash, kaj de temp' al tempo bilancis komparante al la banka konteltiro. Ĉi-foje mi tamen deziras sistemon pli aŭtomatan.

Gnucash povas importi QIF-dosierojn (kiajn mi ankaŭ povas elŝuti de la banko). Tamen estis pli malfacile enkategoriigi transakciojn: dum la importado, mi povis doni kategorion al ĉiu unuopa transakcio, kaj supozeble Gnucash iom post iom lernas kiel enkategoriigi transakciojn, sed mankis al mi la definitivaj reguloj de hledger: ekzemple transakcioj pri monmaŝinaj elprenoj aperas en la konteltiroj kun la teksto "CASH" sekvata de la adreso de la monmaŝino, kaj sekve mi volus ke ĉiuj transakcioj kun tia priskribo aperu en unu kategorio, sed en Gnucash mi ŝajne devus fidi la lernemon de la programo.

Post la importado, mi elserĉis ĉiujn transakciojn kun tia priskribo, kaj ekhavis liston. En tiu listo mi provis samtempe ŝanĝi la kategorion de ĉiuj transakcioj, sed tio ne eblis — en Gnucash entute ne eblas ŝanĝi pli ol unu transakcion per unu paŝo, kio estas granda malavantaĝo kompare al la situacio en hledger.

Do mi decidis provi aliajn programojn antaŭ ol findecidi kion uzi.

Skrooge

Mi instalis Skrooge kaj donis al ĝi miajn QIF-dosierojn. Skrooge ŝajnis pli promesplena rilate al aŭtomatigo. Ĝi permesas krei regulojn, kun kondiĉoj kaj agoj, kiuj aŭtomate aplikiĝas al transakcioj. Tio estas farata per grafika interfaco, kaj postulas sufiĉe multe da musklakado, sed ĉar sufiĉas tion fari unu fojon, mi imagas ke ne estas tiom terure. (En hledger, mi ofte aldonis novajn regulojn kiam aperis transakcio ne kovrata de jam ekzistanta regulo.)

Resume, la programo ŝajnis sufiĉe taŭga. La interfaco estas plena je funkcioj, por kiujn lerni oni ŝajne bezonas multe da tempo, sed principe tio estas bona afero.

Ekaperis grava manko nur kiam mi faris duan importadon. La programo aŭtomate metas transakciojn en konton kun nomo de la importata dosiero, do mi jam ŝanĝis la nomojn de la kontoj al senchavaj nomoj. Tamen, je la dua importado mi denove havis kontojn kun nurciferaj nomoj, kaj mi tute ne povis trovi manieron movi la transakciojn al jam ekzistantaj dosieroj. Tiu nefleksebleco ĝenis min, do mi daŭrigis mian serĉadon.

KMyMoney

Venis la vico de KMyMoney. Ĝi sen plendoj importis miajn QIF-dosierojn, sed kiom ajn mi serĉis, mi ne sukcesis krei kategoriajn regulojn por importataj transakcioj. Verŝajne la programo ne celas mian uzostilon, sed tiun de malpli pigraj homoj kiuj mem entajpas siajn transakciojn, kaj poste elŝutas konteltiron por certigi ke la banko konsentas kun ili.

Reen al hledger

La rezulto de mia esplorado konfuzis min. Mi volis foriri de mia antaŭa sistemo pro tio, ke ĝi estas tro komplika kaj postulas tro da permana traktado — ĝi aspektas kiel sistemo farita de "nerdo" por "nerdo". Tiuj ecoj igis ĝin tro malfacile uzebla por ke mi havu la emon daŭre enmeti novajn konteltirojn. Mi ankaŭ tion timis, ke mia sistemo eble estis tro ligita al la komputilo en kiu ĝi rulis, tiel ke estus malfacile movi ĝin al alia komputilo se bezonatus. Tial mi serĉis programon celatan al pli vasta celgrupo, sed tio kion mi trovis ne kontentigis min.

Do mi decidis resti ĉe hledger, kaj pliefikigi mian uzon de ĝi:

  • Mi kreis skripton kiu alinomas elŝutitajn dosierojn laŭ la datoj de la entenataj transakcioj. Tiel mi povas facile konservi sinsekvajn konteltirojn en unu dosierujo, kaj per unu rigardo vidi kiujn konteltirojn mi havas kaj kiujn ne.
  • Mi kreis skripton kiu konvertas la elŝutitajn dosierojn al dosieroj laŭ la formato de hledger. (hledger intertempe jam permesas ke la elŝutita konteltirdosiero kaj la regulardosiero havu diversajn nomojn.)
  • Mi kreis skripton kiu kreas dosieron kiu referencas ĉiujn konteltirojn en la dosierujo, tiel ke mi ne plu bezonas mem kunglui la sinsekvajn konteltirojn.

Ankoraŭ la alinomado estas iom malglata; necesas permane alinomi la elŝutitan konteltirdosieron, kaj poste permane ruligi la alinomadan skripton. Mi tamen esperas ke la ĝisnunaj faciligoj povos venki mian pigrecon kaj inspiri min daŭre elŝuti kaj enkategoriigi transakciojn, tiel ke mi havos ĉiujn haveblajn informojn pri kien iris la mono.

Mi komencis scivoli, kial restas tiel multe da monato je la fino de la mono, kaj entreprenis esploron pri librotenaj programoj…

Posted Sun 25 Nov 2012 10:48:04 PM GMT

De temp' al tempo mi vidis ĉe Guglo serĉrezultojn apud kiuj aperas la nomo kaj foto de la aŭtoro. Tio ekinteresis min pro du kialoj. Unue, mi interesiĝas pri kiel komputiloj (ĉi-kaze la serĉilo de Guglo) "legas" retpaĝojn, eltiras el amaso de teksto informojn por uzi en struktura maniero. Iusence la komputilo "komprenas" simplan paĝon de teksto, kvankam tio principe devus postuli veran inteligentecon. Due — pro vanteco, kompreneble.

Mi esploris pri kiel igi mian retejon aperi en serĉrezultoj kun mia nomo kaj foto, kaj rapide trovis ke tiu funkcio estas forte ligita al profiloj ĉe Google+. Tio iom malemigis min pri la afero. Mi efektive tie, sed ne tre ŝatas kiel Guglo+ insistas pri "veraj nomoj", kaj malmulte uzis la servon.

Do, tio devigis min pensi pri la prezo de vanteco ☺

Mi eklegis paĝon ĉe "Retejestraj iloj" de Guglo kiu priskribas kiel fari. Ĝi proponas du opciojn: unue, konekti retpoŝtadreson ĉe la domajno de la retejo kaj mencii la nomon de la aŭtoro en ĉiu paĝo — mi provis tion, sed ne sukcesis igi la testilon rekoni mian nomon — due, krei ligilon al mia profilo ĉe Google+ en ĉiu paĝo kiu aperu kun nomo kaj bildo en serĉrezultoj.

La dua opcio ja kontraŭus la ĝenerale minimumisman aspekton de mia retejo, do mi kreis tian ligilon nur en la ĉefpaĝo. Kaj kelkajn tagojn poste aperis sukceso:

Do, mi ricevis mian vantaĵon, kaj Guglo ricevis ligilon al sia profilservilo. Kiu venkis?…

Mi esploris pri kiel igi mian retejon aperi en serĉrezultoj kun mia nomo kaj foto…

Posted Sun 07 Oct 2012 05:47:03 PM BST

Iuj homoj ŝatas legi sian retpoŝton en Emakso. Kompreneble, Emakso inkluzivas ne nur unu sed du retpoŝtlegilojn, el kiuj la plej funkciriĉa estas Gnus. Uzante Gnus vi povas elekti inter pluraj diversaj formatoj por konservi retpoŝton en la loka disko. Eble vi volas uzi offlineimap por elŝuti retpoŝton el IMAP-servilo, kaj ĉar offlineimap uzas la formaton Maildir, vi eble imagus ke la modulo nnmaildir estas ĝuste tio kion vi serĉas.

Tamen, jam estas dokumentite ke ekzistas kelkaj problemoj pri nnmaildir. Precipe, nnmaildir kaj offlineimap ne konsentas pri kiel marki mesaĝon legita. Normale, offlineimap intersamigas tiajn markojn inter la servilo kaj via loka mesaĝujo, tiel ke mesaĝo kiun vi legis en unu loko fine estos markita kiel legita ankaŭ en la alia loko, sed ĉi-kaze ni malbonsortas; oni devus marki malnovajn mesaĝojn legitaj en ambaŭ lokoj, kio pli-malpli sensencigas la intersamigadon de offlineimap.

Alveninte al tiu punkto, plej multaj homoj rezignas pri nnmaildir kaj instalas en sian komputilon Dovecot, malgranda IMAP-servilo, igas ĝin servi la Maildir-dosierujon per IMAP, kaj konektas Gnus al ĝi per la modulo nnimap. Tio estas tre racia solvo, kaj verŝajne la plej sendolora.

Kompreneble, per tia solvo oni maltrafas ŝancon atingi eternan famon per skribado de kodo, do mi ekfosis en nnmaildir.el. Mi trovis ke ĝi ne atentas tion kion diras la specifo de Maildir pri mesaĝomarkoj, sed konservas markojn laŭ formato propra al Gnus en la Maildir-dosierujo. Tiu formato restos bezonata, ĉar ne ĉiuj markoj, kiujn uzas Gnus, estas prezenteblaj per Maildir-markoj, sed la plej gravaj ("legita", "respondita" kaj "atentenda") povas esti konservitaj en parto de la dosiernomoj de la mesaĝoj. Mi verkis flikaĵon kaj afiŝis ĝin en la cimraporto pri tiu ĉi funkcio. Ekde 2012-09-05 ĝi estas inkluzivita en la ĉefa branĉo de Gnus, kaj la ŝanĝo aperis en GNU Emacs 24.3.

Do, jen ĝi, preta por testado. Ŝajne estas iuj problemetoj, tiel ke ĝi iam ne markas mesaĝon legita kvankam ĝi devus, sed ĝis nun ĝi ŝajne ne kutimas manĝi ies retpoŝton.

Ne sufiĉe rapida

Restas pliaj farindaĵoj pri nnmaildir; ĝis nun miaj ŝanĝoj nur celis korektan funkciadon, do la sekva paŝo estas igi ĝin rapida. Ĝi funkcias sufiĉe bone por retpoŝtujoj kun miloj da mesaĝoj, sed kiam temas pri dekmiloj startado de Gnus longe daŭras. (La logika solvo por tio estas neniam eliri el Gnus, sed…) Mi ankoraŭ ne tute certas pri ĉio ĉi, sed mi pudris informmesaĝojn sur la kodon kaj ĝis nun ili sugestas ke la plejparto de la tempo uziĝas en nnmaildir--grp-add-art. Se mi ĝuste legas tiun kodon, ĝi ŝajne enmetas ĉiun artikolon, unu post alia, en laŭordan liston nomatan nlist. Evidente, en la plej malbona kazo tio havas kvadratan tempokomplikecon. Miaj pensoj ĉi-momente estas jenaj:

  • Ĉu tio ĉi bezonas esti laŭorda listo? (Aliaj partoj de la kodo faras operaciojn je laŭvicaj partoj de tiu ĉi listo, sed eble ni povus uzi arbon aŭ ion tian…)
  • Ĉu ni vere bezonas teni ĉion ĉi en la memoro? Temas pri datumoj pri ĉiu mesaĝo en la dosierujo; plej verŝajne ni la plejmulton neniam uzos.

Jen la nuna stato. Mi plu laboros pri tio ĉi, dum liberaj tempoj.

nnmaildir, la realigo de Maildir en Gnus, ne konsentas kun offlineimap pri kiel aspektas legita mesaĝo. Mi provas ripari tion, kaj ankaŭ aliajn problemojn pri nnmaildir.

Posted Thu 13 Sep 2012 09:51:25 AM BST

De kiu vi lernis Esperanton? Kaj de kiu lernis tiu persono Esperanton? Kaj de kiu…

Mi ekhavis ideon, ke estus interese "spuri" kiel scio de Esperanto iris tra homoj dum la historio, kaj tiel krei kvazaŭ parencaran arbon. Kompreneble ekzistas malklaraj kazoj — mi mem eklernis Esperanton per letera kurso enretigita; ĉu en tiu kazo oni konsideru la verkinton de tiu letera kurso mia "instruisto", aŭ ĉu mi estas "memlerninta"? Kaj tiel plu.

Ĉu iu simila esploro jam ekzistas?

De kiu vi lernis Esperanton? Kaj de kiu lernis tiu persono Esperanton? Kaj de kiu…

Posted Tue 28 Aug 2012 01:08:43 AM BST

Do, mi daŭre instruas esperanton. Pasis longa tempo post mia unua afiŝo pri tio, kaj mi volas denove skribi, esperante ke miaj spertoj povu helpi al iu (kaj por ke mi mem komprenu kion mi envere pensas, kaj por ke mi post dek jaroj povu scii kion mi faris dum tiu ĉi tempo… Skribado ĉiam plej utilas al la aŭtoro mem ☺)

Resume, pasis la tempo kaj venis la aŭtuno. Kun la aŭtuno venis novaj lernantoj, kiuj diligente lernis. Unu el ili aldonis esperanton al preskaŭ deko da aliaj lingvoj kaj kompreneble rapide progresis, aliaj bonrapide lernis sed tamen hezitemis.

Frue en la nova jaro, mi kaj Saŝa decidis havi du rondojn en la kurso: komencantan rondon kaj progresantan rondon. Saŝa preparis diversajn materialojn kaj ekzercojn por progresantoj (multon ĉerpante el edukado.net), dum mi okupiĝus pri eventualaj alvenantaj komencantoj — kaj alvenis tri komencantoj. Ili jam trapasis du lecionojn, sed dum kelkaj semajnoj ne aperis; eble mi skribu al ili por rememorigi. Kaj dume miaj progresintoj malaperis; iu ne plu havis tempon, iu trovis aliajn okupaĵojn, kaj tiel plu.

Kaj daŭre, mi ĉion ĉi faras por unu sola tipo de momento: por vidi lernanton, kiu subite komprenas kiel konstrui novan frazon. Tio estas por mi la plej profunda ĝojo. Mia kurso nuntempe okazas en ĵaŭdaj vesperoj, kaj mi iom bedaŭras ke mi movis ĝin de lundoj, ĉar ĝi estis bonega inspira komenco por laborsemajno.

Kaj mi pli kaj pli emas pensi, ke tio estu la bazo de mia instruado, pli ol la bildkartoj de Stano Marĉek. Kiel diris Paul Graham, Powerpoint laŭdire estas ilo por prezenti ideojn, sed ĝia vera celo estas ke homoj ne timu fari publikan paroladon. Simile mi trovas ke la celo de la bildkartoj estas iom post iom alkutimigi min al rektmetoda instruado — tio estas, alparoli la lernanton kiel eksterlandanon kun neniu komuna lingvo, kaj atendi ke la lernanto respondu. (Verŝajne la bildkartoj tamen valoras per tio ke ili donas la skriban formon de vortoj. Aliflanke, eble la valoro de tio dependas de la lernanto…)

Mi uzas ankaŭ aliajn instruilojn — la aron de pluŝaj bestoj kiujn vi vidas en la supra foto (post tiu foto, la aro iom kreskis). Sufiĉe frue en la kurso mi ekzercigas la lernantojn per frazoj kiel "Ĉu la muso estas sur la tablo?", por ke ni havu ion pri kio paroli. Certe estus utile se mi havus pli vastan gamon de ekzercoj, sed por prepari tion mi devus trovi tempon, kaj… mi havas same malmulte da tempo kiel miaj lernantoj ☺

Mi, kiel moderna juna homo, kompreneble uzas la plej modernan teĥnologion por diskonigi mian kurson, do ĝi havas grupon ĉe Vizaĝlibro. Tio estas bona ilo por komuniki kun jamaj lernantoj, ekscii kiu venas (mi kreas novan vizaĝlibran "okazaĵon" por ĉiu ĵaŭdo), sciigi pri nuligoj kaj tiel plu, sed efektive ĝi ne estas tre bona varbilo. Preskaŭ ĉiuj novuloj trovis mian kurson per sufiĉe modesta anonco en la retpaĝo de Londona Esperanto-Klubo. Mi suspektas ke la vizaĝlibra grupo malbone videblas en serĉiloj, do mi pripensas krei alian retpaĝon por mia kurso ie.

Krome mi iom eksperimentis pri reklamo ĉe Vizaĝlibro, kaj investis en tio kelkajn pundojn. Mi provis diversajn bildojn kaj diversajn allogtekstojn. Rezulte, kelkaj homoj ja klakis la reklamon, kaj kelkaj eĉ aliĝis al la okazaĵo, sed efektive ne venis. Mi havas ideon, ke mi devus ne reklami la okazaĵon mem (ĉar tio efektive valoras nur por unu ĵaŭdo), sed krei "Paĝon" kaj reklami ĝin (ĉar homoj kiuj "ŝatas" paĝon daŭre ricevas anoncojn el ĝi). Sed mi ankoraŭ ne certas pri ĉio ĉi.

Do, mi daŭre instruas esperanton. Pasis longa tempo post mia unua afiŝo pri tio, kaj mi volas denove skribi, esperante ke miaj spertoj povu helpi al iu…

Posted Tue 03 Apr 2012 08:28:33 PM BST

La du pasintaj vintroj en Svedio estis aparte malvarmaj kaj neĝaj, kaj tio tre malhelpis al la sveda trajnsistemo: estis nuligitaj trajnoj, okazis plurhoraj malfruiĝoj, kaj tiel plu.

Tiun ĉi vintron Swebus, sveda busfirmao, decidis fari "seriozan ŝercon". Ili starigis retejon nomatan Swebus Jackpot, kie oni povas diveni, kiu trajno plej malfruiĝos dum la 22-a de decembro. Oni ankaŭ divenas, je kiom da minutoj tiu trajno malfruos. Tiuj 15 homoj kiuj elektis la ĝustan trajnon kaj plej proksime divenis la longecon de la malfruiĝo ricevos po 1000 kronoj en "ĉekoj" validaj por busaj vojaĝoj.

La slogano de la konkurso estas "Vetu je la trajno — iru per la buso".

Posted Tue 20 Dec 2011 09:03:48 AM GMT

Mateno estas tempo de herooj
Aŭtuna freŝo blovas el arbar'
Galopas tra ĉefurboj la metrooj
Noktmeza saŭno ŝajnas kontraŭstar'
Ujutno tie ĉi
Senpena energi'


Jen "nompoemo" (la linikomencaj literoj konsistigas mian nomon) kiun mi verkis dum la Oranĝa Renkontiĝo 2011. Okazis poezia metiejo, same kiel pasintjare.

Jen poemo kiun mi verkis dum la Oranĝa Renkontiĝo 2011.

Posted Sat 08 Oct 2011 02:31:23 PM BST

Post longa pripensado kaj prokrastado, mi antaŭ monato komencis instrui esperanton. Mi invitas lernantojn al kafejo en centra Londono ĉiun lundan vesperon. La Londona Esperanto-Klubo bonvolis sponsori min per instruiloj: la rektmetoda lernolibro de Stano Marĉek, kaj la kunapartenaj bildokartoj.

Mi firme kredas je organizado per ĥaoso. La realo estas tro komplika por ke mi esperu ke ĝi aranĝiĝos laŭ mia plaĉo. La sola variablo kiun mi povas ŝanĝi estas kion kaj kiom mi donas, sed la rericevaĵojn neniel eblas antaŭvidi. Tre varias la kvanto de lernantoj — iam ok, iam unu, ofte venas novuloj.

Speciale dum la dua fojo el la ĝisnunaj kvar mi konfuziĝis pri la nivelo. Venis kelkaj kiuj jam ĉeestis la unuan lecionon, kaj do jam iom sciis, kaj venis kelkaj novuloj. Mi iel provis adaptiĝi al ambaŭ, kaj rapide trakuris ĉapitrojn unu ĝis kvar — ŝajne ne tiom saĝe, ĉar la cerboj de la lernantoj rapide ekbrulas.

La du lastaj lecionoj pli facile pasis, ĉar venis por lerni nur po unu novulo ☺. Mi ne scias, kien malaperis la aliaj. Certe en Londono ĉiu havas tre malmulte da tempo, kaj estas multaj aliaj priokupindaĵoj; aŭ eble mi simple fortimigis ilin. Mi tamen esperas ke ili amuziĝis, ĉar tio estas mia celo, kaj por ili kaj por mi. Mi ja memoras kiel mi mem lernis esperanton antaŭ multege da jaroj, ke ĝi iĝis por mi ludo kiam mi ekkomprenis kiel multe mi povis jam diri per la pecoj kiujn mi lernis. Ŝajne mi devus pli emfazi tiun aspekton de la lecionoj, kaj mem krei ekzercojn kaj ludojn.

Kiel diris lerta lernanto mia post la unua leciono: "Glaso de vino estas mia amiko". Ja la instruilo de Stano Marĉek estas konstruita laŭ tre pedagogia maniero, enkondukante unu gramatikan elementon post alia, sed en tiu maniero nur post tri aŭ kvar ĉapitroj la lernanto povas diri ion interesan. Ĉi-kaze mi sufloris la vortojn "de" kaj "mia".

Do, nenio povas ŝanceli mian konvinkon daŭrigi eksperimentadon, ludadon kaj amuziĝadon. Mi plu afiŝos ĉi tie kiam mi havos utilan rezulton ☺

(Cetere, ĉu oni vere bezonas tiom da vortoj por priskribi tiajn okazaĵojn? Mi pri la kurso jam verkis sen vortoj.)

Post longa pripensado kaj prokrastado, mi antaŭ monato komencis instrui esperanton…

Posted Sat 02 Jul 2011 12:17:44 AM BST

Per tiu ĉi teksteto mi volas montri ke la rusa kaj pola literumsistemoj, kvankam tre diversaj, esprimas preskaŭ la saman fonemaron. Mi esperas ke tio helpos al vi, kara leganto, legi pli bone unu aŭ la alian lingvon.

Komentoj, korektoj kaj kritikoj ĉiam bonvenas.

Fonemoj

Per "fonemo" mi celas la plej malgrandan signifhavan parton de la sonsinsekvo kiu konsistigas vorton. Mi transskribos en tiu ĉi teksto fonemarojn kiujn reprezentas skribita vorto (aŭ rusa aŭ pola) per latinaj literoj inter [krampoj]. (Kvankam oni ofte per tiaj signoj montras prononcon, mi tute ne interesiĝas pri prononco en tiu ĉi teksto, ĉar tio malhelpus al ni kompari la polan kaj la rusan.)

Kaj la rusa kaj la pola uzas "moligitajn" konsonantojn. Tiajn mi montros en mia transskribo per malgranda litero J, ekzemple: НЬ = Ń = [nⱼ]. La literumdiferenco de moligitaj konsonantoj en la du lingvoj estos ĉi-sube centra temo.

Moligo en la rusa

En la rusa, moligitaj konsonantoj ĝenerale esprimiĝas en skribo per sekva "mola" vokalo. Al la "malmolaj" vokaloj А, О, У, Ы kaj Э korespondas la "molaj" vokaloj Я, Ё, Ю, И kaj Е. Se post moligita konsonanto ne sekvas vokalo, oni anstataŭe uzas t.n. molan signon: Ь

Ekzemploj: медь [mⱼedⱼ] "kupro", лёд [lⱼod] "glacio".

(En tiuj du ekzemploj la fina sono fakte prononciĝas kiel T anstataŭ D, pro la senvoĉigo de finaj konsonantoj kiu okazas kaj en la rusa kaj en la pola, sed en la transskribo mi tamen uzas la literon D, por sekvi la skriban formon.)

Se mola vokalo staras en komenco de vorto, aŭ post alia vokalo, ĝi esprimas la sonon [j] anstataŭ moligon: ясный [jasnyj] "klara".

Iuj konsonantoj (Ж, Ш, Ц) neniam estas molaj, kaj iuj (Ч, Щ) ĉiam estas molaj.

Moligo en la pola

En la pola, moligitaj konsonantoj principe esprimiĝas per supersignitaj literoj: Ć, Ń, Ś, Ź. Tamen, se post moligita konsonanto sekvas la vokalo "i", la supersigno forfalas (ĉar la "i" memstare indikas molecon), kaj se sekvas alia vokalo, oni skribas inter la konsonanto kaj la vokalo aldonan "i". Tio povas kaŭzi diferencojn de la sama vorto laŭ gramatikaj formoj, ekzemple: koń [konⱼ] "ĉevalo", konia [konⱼa] "de ĉevalo", koni [konⱼi] "de ĉevaloj".

La malmola korespondaĵo de Ć estas ne C, sed T. Tial mi montros molan C kiel [tⱼ] en miaj transskriboj, ekzemple: ciasto [tⱼasto] "torto".

La mola korespondaĵo de D skribiĝas DŹ (sed sen la supersigno antaŭ vokalo, laŭ la supraj reguloj). Ekzemplo: dziki [dⱼiki] "sovaĝa".

Escepta estas la konsonanto L. Ĝi skribiĝas Ł kiam ĝi estas malmola kaj L kiam ĝi estas mola. Ekzemploj: las [lⱼas] "arbaro", głodny [glodny] "malsata".

Escepta estas ankaŭ la konsonanto R. Ĝi skribiĝas R kiam ĝi estas malmola kaj RZ kiam ĝi estas mola. Ekzemploj: ręka [ręka] "mano", rzeka [rⱼeka] "rivero". (Ą kaj Ę estas polaj nazaj vokaloj kiujn la rusa ne plu havas. Mi transskribos ilin senŝanĝe, sed sube plu traktos ilin.)

La leganto verŝajne protestos kontraŭ iuj supraj parigoj, kaj tute prave rimarkigas ke L/Ł, R/RZ, S/Ś sonas tute diverse en la pola, sed denove mi atentigas ke mi tute ne interesiĝas pri prononco; por komparo kun la rusa indas trakti ilin kiel parencajn fonemojn.

Komparoj

Kun tiu sistemo por transformi skribitajn vortojn el la du lingvoj al la sama transskribmaniero, ni povas komence rimarki ke multaj vortoj havas la samajn fonemojn (kvankam ne ĉiam la saman signifon):

  • кот = kot = [kot] "kato"
  • конь = koń = [konⱼ] "ĉevalo"
  • дети = dzieci = [dⱼetⱼi] "infanoj"
  • сеть = sieć = [sⱼetⱼ] "reto"
  • река = rzeka = [rⱼeka] "rivero"
  • неделя "semajno" = niedziela "dimanĉo" = [nⱼedⱼelⱼa]

En iuj vortoj ni trovas ŝanĝon de vokalo. Sufiĉe ofte tion kaŭzas la praslava vokalo Ѣ "jat", kiu iĝis en la rusa [ⱼe] sed en la pola [ⱼa] aŭ [ⱼe] depende de konjugacio:

  • белый [bⱼelyj] ≈ biały [bⱼaly] "blanka"
  • лес [lⱼes] ≈ las [lⱼas] "arbaro"
  • лесной [lⱼesnoj] ≈ leśny [lⱼesⱼny] "arbara"
  • вера [vⱼera] ≈ wiara [vⱼara] "kredo"
  • место [mⱼesto] "loko" ≈ miasto [mⱼasto] "urbo"

Iam la rusa havas senakcentan E kie la pola havas O:

  • сестра [sⱼestra] ≈ siostra [sⱼostra] "fratino"
  • седло [sⱼedlo] ≈ siodło [sⱼodlo] "selo"

La polaj nazaj vokaloj Ą kaj Ę skribiĝis siatempe per la cirilaj literoj Ѫ "granda jus" kaj Ѧ "malgranda jus" (sed en la pola la du sonoj unue kunfandiĝis kaj poste disiĝis, tiel ke oni ne povas tuj kompreni kiu estis la origina sono). En la rusa tiuj sonoj iĝis iam [u], iam [ⱼa]:

  • пять [pⱼatⱼ] ≈ pięć [pⱼętⱼ] "kvin"
  • мясо [mⱼaso] ≈ mięso [mⱼęso] "viando"
  • счастье [sĉⱼastje] ≈ szczęście [ŝĉęsⱼtⱼe] "feliĉo" (ĉi tie [ⱼa] skribiĝas per А en la rusa vorto pro literuma regulo)
  • мука [muka] ≈ mąka [mąka] "faruno"
  • рука [ruka] ≈ ręka [ręka] "mano"
  • мудрый [mudryj] ≈ mądry [mądry] "saĝa"
  • буду [budu] ≈ będę [będę] "mi estos"

En iuj kazoj la rusa havas [olo], [oro] aŭ [ⱼerⱼe], dum en la pola mankas la unua vokalo:

  • голос [golos] ≈ głos [glos] "voĉo"
  • берег [bⱼerⱼeg] ≈ brzeg [brⱼeg] "bordo"
  • горох [goroĥ] ≈ groch [groĥ] "pizo"
  • молоко [moloko] ≈ mleko [mlⱼeko] "lakto"

Per tiu ĉi teksteto mi volas montri ke la rusa kaj pola literumsistemoj, kvankam tre diversaj, esprimas preskaŭ la saman fonemaron.

Posted Thu 27 Jan 2011 07:11:42 PM GMT

Jaŭdos akvomank'
Ne estos katastrofo!
En kruĉojn akvon.

Aŭtuna akvmank!
Verŝu akvon en kruĉojn.
Ne timu — vivu.

Vivi sen akvo
povas neniu besto.
Trinku el torent'!

Sekiĝos kranoj.
Vi scias kion fari.
Sen preparo — mort'.


Jen poemetoj pli-malpli hajkaj, kiujn mi verkis dum la Oranĝa Renkontiĝo 2010. Ni kolektiĝis al poezia metiejo, kaj la paperoj kiujn ni uzis estis jam unuflanke uzitaj — la mia portis sur sia dorsa flanko averton pri malŝalto de akvo kaj konsilon anticipe verŝi akvon laŭ bezono.

Jen poemetoj pli-malpli hajkaj, kiujn mi verkis dum la Oranĝa Renkontiĝo 2010.

Posted Thu 13 Jan 2011 08:25:37 PM GMT